Solon
LA TROMPITA POPOLO

Via malbravec' alportis vian plagon, do ne la diojn
      akuzadu nun pro via malfeliĉe amara sort'.
Vi la garantiojn cedis, kaj vin al iuj ajn vi lasis
      superkreski, jen pro kio nun vi ĝemadas en servut'.
Kvankam per la ruz' vi ĉiuj unuope superas vulpon,
      kune la popolo estas stulta kaj poltrona amas'.
Nur la langon vi rigardas, respektante la buntajn vortojn,
      sed neniam iu el vi scii volas, kia la ag'.